Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kanto de lupoj

Fajfegas frida vento
sub peze morna nub',
ĝemeloj de la vintro
atakas: neĝ' kaj pluv'.

En la dezerta stepo
ni vivas sen defend',
ne ŝirmas tie nin eĉ
arbet' per branĉotend'.

Ekstere la frostego,
interne la malsat',
du niaj turmentantoj
nin pelas sen kompat'.

Kaj tie, jen la tria:
pafil' kun kuglo-ŝut'.
La blanka neĝo ruĝas
de nia sango-gut'.

Ni frostas kaj malsatas
hurlante pro l' mizer',
kun kuglo en la flank', sed
ni vivas en liber'!